lirik lagu tim (vinilkosmo) – ni
[teksto de “ni” ft. tim]
[strofo 1]
jes, ŝi povus, se ŝi volus resti apud li
sed la vero estas, ke lin ne komprenas ŝi
iliaj tagoj, antaŭaj tagoj, ilin memoras li
nun ŝi atentas, lin ŝi atendas. ripari ĉion volas ŝi
sed mi pensas, ke…
[rekantaĵo]
evidentas, ke volas vi helan pejzaĝon kun sun’ sur la maro
sed ne eblas lerni de la bonaĵoj kaj plaĉoj sen fari eraron
la nub’ aperas, nu tio dependas de gustoj ankaŭ kelkaj ŝatas malvarmon
la timo restas, bonege, ne ĉiuj timoj rezultas aĉaĵojn
[strofo 2]
la monatoj glaciiĝas, la tagoj pasas malrapide
se li permesas, ke tiu sekvu baldaŭ fandiĝos ŝi
jam unu jaron, la tеmp’ kontraŭ la larmoj, kiujn ploris ŝi
li ne eltenas, ŝi nе komprenas la ŝanc’ ne estis lia amik’
sed mi kredas, ke…
[rekantaĵo]
evidentas, ke volas vi helan pejzaĝon kun sun’ sur la maro
sed ne eblas lerni de la bonaĵoj kaj plaĉoj sen fari eraron
la nub’ aperas, nu tio dependas de gustoj ankaŭ kelkaj ŝatas malvarmon
la timo restas, bonege, ne ĉiuj timoj rezultas aĉaĵojn
[instrumenta]
[strofo 3]
jes, videblas, ke ŝi amas lin
videblas ankaŭ, ke li ne volas vundi ŝin
videblas, ke mi amas vin
ni ne ekzistos, pardonu min
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu tetê espíndola – canção do amor
- lirik lagu arlo parks – watermelon sugar (recorded at deezer hq, paris)
- lirik lagu 篠原恵美 (emi shinohara) – アヴェ・マリア (ave maria)
- lirik lagu betcover!! – ゆめみちゃった (yumemichatta)
- lirik lagu your friend jay – velvet skies
- lirik lagu the motorettes (where will my feet take me today?) – when i’m booin’
- lirik lagu myriam fares – aman (roy malakian remix)
- lirik lagu ruben [se] – elvira
- lirik lagu lil yachty – flex up (demo)
- lirik lagu kali (fra) – dans les yeux