lirik lagu olivier tzaut – se mi estus fraŭlo
[teksto de “se mi estus fraŭlo” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
dum mi estis fraŭlo, ho jes, ho jes
dum mi estis fraŭlo, ho jes
ne havis edzinon sed glutis la vinon
mi volus fraŭliĝi denove, jes
liberi je ina frenez’
[strofo 2]
min kaptis edzino, ho pest’, ho pest’
min kaptis edzino, ho pest’
jen estis la fino de l’ ĝojokulmino
kaj de la rafino de l’ vivofest’
finiĝis la bona digest’
[strofo 3]
kaj jen ŝi ekmortis, ho ben’, ho ben’
kaj jen ŝi ekmortis, ho ben’
la koro refortis, la ĝojo min portis
min ĉio agordis al ĝufesten’
mi spiris en fraŭla ĝarden’
[strofo 4]
min kaptis alia, ho min, ho min
min kaptis alia edzin’
ŝi estas pli aĉa ol l’ alia klaĉa
ho, kiel min savi el la destin’?
ho, kiu refraŭligos min?
[strofo 5]
se mi estus fraŭlo, ho bel’, ho bel’
se mi estus fraŭlo, ho bel’
virino forestus, neniu protestus
mi bone digestus kaj trinkus el
konstante replena botel’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu 2oodark – insanity_0002
- lirik lagu bope – bitch birthday
- lirik lagu jonny vice – 4l0n3
- lirik lagu lady pank – moment
- lirik lagu von saxon – chasing happy
- lirik lagu swiss – doc martens
- lirik lagu esmi – выбирать чудо (choose a miracle)
- lirik lagu midwxst – basic
- lirik lagu ryan bena, hercio music – arawana (episodio 2)
- lirik lagu paul loren – lots of dreaming left to do