lirik lagu olivier tzaut – la lekantetoj
[teksto de “la lekantetoj” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
en densa arbaro sub nigraj la arboj
kreskadas lekanta florar’
kun blanko de tigoj, kun blankaj petaloj
kun blankaj la tra~la~la~la
[strofo 2]
alvenas knabino kun haroj sunlume
falantaj en orbrila ond’
en pensoj perdita, kantetas ŝi zume
kanteton la tra~la~la~la
[strofo 3]
jen venas junulo, jen venas samvoje
kun ardo en bruna rigard’
ekbrilas l’ okuloj, rekantas li ĝoje
la kanton la tra~la~la~la
[strofo 4]
— ho, diru, knabino, al kio vi fuĝas
profunden en densa arbar’?
— mi serĉas lekantojn, jen anna ruĝiĝas
ruĝiĝas ŝi tra~la~la~la
[strofo 5]
— ne serĉu, knabino, mi trovis plej belan
el ĉiuj floretoj de l’ mond’
ĝi havas orbuklojn, okulojn juvelajn
kaj kantas ĝi tra~la~la~la
[strofo 6]
knabino, ĉu oni vin povas ekteni?
ĉu eblas vin tuŝi ĉe man’?
ĉu eblas vin kisi? ĉu eblas vin preni?
ĉu eblas vin tra~la~la~la?
[strofo 7]
— min lasu! ne faru! patrino ne volas!
jam sonis severa admon’!
— patrino? sed kie? ĉi tie nur solas
ambaŭe ni tra~la~la~la
[strofo 8]
— ĉu vi amas?
— jes, mi amas
— ĉu vi hontas?
— jes, mi hontas
— do amu kaj hontu silente!
kaj ĉu ne pli belas la haroj la blondaj
ĉe brunaj la tra~la~la~la
[strofo 9]
la knabo foriris, subiris la suno
kaj anna nur sidas ĉe arb’
ŝi zumas senpense dum venas mallumo
la kanton la tra~la~la~la
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu lande hekt – going to hell
- lirik lagu lil czokos – impresje
- lirik lagu xansy – more life
- lirik lagu brisco bands & babytron – actions speak louder
- lirik lagu htakerfamily – fuego de infierno
- lirik lagu qlich – педвенята696
- lirik lagu bleached cross – suffer
- lirik lagu dj squeeky – murder
- lirik lagu super famous fun time guys – hollow wiener
- lirik lagu peach tree rascals – moped