lirik lagu olivier tzaut – atendu ĝis venos luno
[teksto de “atendu ĝis venos luno” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
atendu ĝis venos luno
ĝis nigriĝas la ĉiel’
kaj ĝis malaperos suno
por paroli pri amfidel’
atendu ĝis briloj stelaj
min plenigos per inspir’
por ke per vortoj plej belaj
esprimiĝu mia sopir’
[rekantaĵo]
ja ne ekzistas en mondo
amo kiel ĉe ni du
kaj vidu, nokton post nokto
ĝi fortiĝas plu kaj plu
kaj vidu, nokton post nokto
ĝi fortiĝas plu kaj plu
[strofo 2]
dum mi tenas vin kun forto
ĉiam mi demandas min
kiam ŝuldis al mi sorto
ke per vi ĝi pagis min
mian vivon senkondiĉe
mi donacas al vi nun
kiu min regalis riĉe
per la tuto de mia jun’
[rekantaĵo]
ja ne ekzistas en mondo
amo kiel ĉe ni du
kaj vidu, nokton post nokto
ĝi fortiĝas plu kaj plu
kaj vidu, nokton post nokto
ĝi fortiĝas plu kaj plu
atendu ĝis venos luno
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu antaghonist – костры (bonfires)
- lirik lagu cyrus – stfu
- lirik lagu cloneinthezone – never know whats in the shadows
- lirik lagu ty balla – body
- lirik lagu phạm trưởng – dãi nắng dầm mưa
- lirik lagu violent mae – no way out
- lirik lagu shoshana glory – bittersweet
- lirik lagu pedroraz records – poison
- lirik lagu bosstripp4tre – never fold feat. t-rell
- lirik lagu violent mae – any time you fall