lirik lagu max roy carrouges – vincento
[teksto de “vincento” ft. max roy carrouges]
[strofo 1]
ci venis al la viv’
komence de l’ somer’
kiel aperas bela frukt’
en la ĝardeno de la am’
kaj ŝprucis cia kri’
la krio de la viv’
forteco ekboligis min
al nekonata region’
[rekantaĵo]
vincent’
vincent’
filo mia
vincent’
vincent’
mi amas cin
[strofo 2]
tenera kiel la
kareso de mutul’
ci ame alpremiĝas min
en la varmeco de la hejm’
kun mano en la man’
kun koro ĉe la kor’
ni kune reinventos ja
la mirindaĵojn de la mond’
[rekantaĵo]
vincent’
vincent’
filo mia
vincent’
vincent’
mi amas cin
[strofo 3]
nin atendas la viv’
nin manpremas la ĝoj’
vespere ni flugigas nin
tre fore al la amoland’
sed iam venos tag’
la tago de l’ forir’
ne tro timegas tion ĉar
ĉiam mi ĉeestos en ci
[rekantaĵo]
vincent’
vincent’
filo mia
vincent’
vincent’
mi amas cin
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu jesca hoop – born to (dojh)
- lirik lagu shaga – swing
- lirik lagu in hope – hell
- lirik lagu элэм (denis elem) – rage
- lirik lagu giles corey – black christmas
- lirik lagu naskas – tsunami – intro
- lirik lagu maisnerd – ferrolho
- lirik lagu ensam & rimzo – eagle vanity
- lirik lagu guain – money talks
- lirik lagu j. dav – underwater