lirik lagu martin & la talpoj – nur deĵor’
[teksto de “nur deĵor'” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
najbaraj voĉoj kiel fl~stroj de fantomoj
ĝuste antaŭ noktofal’
krepuska lumo sur la multetaĝaj domoj
de mia hejmkvartal’
mi scivolemas pri la vivoj de aliaj
ĉu plenaj je ĉagren’, kaj pent’?
ĉu ili haltis en la mez’, kiel la mia
aŭ fluas laŭ kontent’?
[rekantaĵo]
kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
vi ŝajnas tiom longe for
se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri
kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor’
[strofo 2]
mi ĉiam kredis, ke la vivo pliboniĝos
ĝis mia pli matura aĝ’
kaj jen mi staras nun, sed kontraŭ la vertiĝo
ne helpas mia saĝ’
kaj dum mi iras tra la blankaj koridoroj
la tagoj pasas sen rimark’
mi min kredigas, ke atendas la trezoro
ĉe l’ fino de pluvark’
[rekantaĵo]
kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
mi ŝajnas tiom longe for
se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri
kaj mia vivo ŝajnas al mi nur dеĵor’
kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
vi ŝajnas tiom longe for
se vi ne aŭdas, mi nе scias, kien iri
kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor’
la vivo estas nur deĵor’
la vivo estas nur deĵor’
la vivo estas nur deĵor’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu truse – eyes meet
- lirik lagu sky caught fire – a taste of home
- lirik lagu heart of sweden – contradictions
- lirik lagu soul dissolution – circle of torment
- lirik lagu ths cal – mvp
- lirik lagu michelle lambert (pop) – come to me
- lirik lagu o laff theess – ya igrauy xvx wrfs evry dys
- lirik lagu spetyusz – elítélve
- lirik lagu bib sama. – oh so mad
- lirik lagu riley green – because of me