lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu martin & la talpoj – kie estas vi?

Loading...

[teksto de “kie estas vi?” ft. martin & la talpoj]

[strofo 1]
la lumoj de aŭtoj kuras tien, kaj re’
la pneŭoj susuras sur la aŭtoŝose’
mil voĉoj babilas en la cerbo, kaj sang’
mi volas paroli, sed mutas la lang’

[strofo 2]
niaj korpoj nun tremas en malvarmo, kaj vent’
nia viv’ estas domo sen fundament’
ĉu am’ estas forto eterna, sen lim’?
aŭ ĉu eble la ido de potenco, kaj tim’?
[strofo 3]
en la kapo susuras eterna problem’
ĉu estas mi sola, ĉu mi estas mi mem?
ĉu ekzistas la kerno, la koro, la mi?
aŭ ĉu estas interne nur granda neni’?

[rekantaĵo]
kie estas vi? (kie?)
kie estas vi? (kie?)
kie estas vi? (kiе?)
kie estas mi nun? (kie еstas mi nun?)
kie estas mi nun? (kie estas mi nun?)
kie estas mi nun? (kie estas mi nun?)
kio estas mi nun? (kio estas mi nun?)


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...