lirik lagu martin & la talpoj – en akordo
[teksto de “en akordo” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
ĝi finfine estas for
la ŝtono en la brusto
ĝis revido al dolor’
ekde aŭgusto
venu nova energi’
por problemoj novaj
la malnovajn lasas mi
al la ĉionpovaj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
[strofo 2]
kiel fremda estas viv’
nenion mankas
venu agoj sen motiv’
papero blanka
venu nova energi’
venu varmaj ondoj
jen ni staras, vi kaj mi
en malsamaj mondoj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
[post~rekantaĵo]
kaj vespere venas sonoj de ludanta infanar’
miksiĝantaj en la aero kun la vento de la mar’
kaj mi sidas kun gitar’
[gitarsoloo]
[strofo 3]
venu nova energi’
venu varmaj ondoj
jen ni staras, vi kaj mi
en malsamaj mondoj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu gloria del mar – heart shaped locket
- lirik lagu la perdita generacio – ĉu timigas la ombro
- lirik lagu sloangod – lovin’ you
- lirik lagu julian oroz – ternura de la buena
- lirik lagu tinky tee – ngoni
- lirik lagu alex soto – recaídas
- lirik lagu ta¢tika! – @ famous
- lirik lagu הדג נחש – narim ta’makom – נרים ת’מקום – hadag nahash
- lirik lagu gabriel ventura – privação
- lirik lagu shu (jpn) – 雨色フラジャイル (ameiro fragile)