lirik lagu martin & la talpoj – ĉiukaze
[teksto de “ĉiukaze” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
en la palaco restas nur ŝia portret’
kaj ŝia bonodor’
ŝi la eskapon planis en sekret’
kaj nun ŝi estas for
[antaŭrekantaĵo]
dum viaj larmoj fluas pro la humiliga pun’
jam ŝiaj vangoj palaj en la sun’ sekiĝas nun
[rekantaĵo]
vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed baze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
[strofo 2]
kun vi ŝi havis vivon kun kviet’
kaj sedativ’
nun ŝia vivo ŝajnas nur malnet’
sed estas ŝia viv’
[antaŭrekantaĵo]
vi diras, ke vi estis ĉiam la perfekta par’
sed kial do ŝi ploris sola en la buduar’?
[rekantaĵo]
vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed baze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
[postrekantaĵo]
en eta ĉambro kaj en nova maluni’
des pli la mondo freŝe vastas ĉirkaŭ ŝi
[rekantaĵo]
vi nun suferas, ĉar vi perdis ŝin, sed bazе
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi nun sufеras, sed deklaras mi emfaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
[eliro]
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu potheadasss – go!!
- lirik lagu jayel – le règlement
- lirik lagu (g)idle fanmade songs – 블러드 케이크 (cake)
- lirik lagu dvfvlt & selfmxdebless – error.mp3
- lirik lagu planta – spot
- lirik lagu cochise – please stop speaking
- lirik lagu darktron – это гомель
- lirik lagu coma6 – scum
- lirik lagu paul weber – namen in beton
- lirik lagu chief keef – backing down