lirik lagu martin & la talpoj – antaŭĝojo
[teksto de “antaŭĝojo” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
inter la oscedoj kaj fojfoja ĝem’
la ulo en la trajn’ parolas kun si mem
mi veturas apud li kun mia forta em’
kaj mi volas, jes mi volas
[rekantaĵo]
pro la manko kaj plenum’
mi atendas vin
ĉe la multkolora lum’
ĉe la akvo kaj la muzik’
[strofo 2]
mi revenas lante al la viva flu’
kiam mi biciklas tra la strata bru’
kun malpeza koro al la rendevu’
ĉar mi volas, jes mi volas
[rekantaĵo]
pro la manko kaj plenum’
mi atendas vin
ĉe la multkolora lum’
ĉe la akvo kaj la muzik’
[strofo 3]
mi scias, ke nur estas unuopa foj’
kaj de rev’ ĝis elreviĝo estas kurta voj’
sed nun mia koro kantas pro la antaŭĝoj’
ĉar mi volas, jes mi volas
[rekantaĵo]
pro la manko kaj plenum’
mi atendas vin
ĉe la multkolora lum’
ĉe la akvo kaj la muzik’
pro la manko kaj plenum’
mi atendas vin
ĉe la multkolora lum’
ĉe la akvo kaj la muzik’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu chily – nouveau dossier
- lirik lagu arvian dwi – ajarkan aku
- lirik lagu chvngus – nugát²
- lirik lagu almok – akpé
- lirik lagu maximilian höller – 1, 2 shots
- lirik lagu j diaz la revelación – amor propio 528 hz
- lirik lagu mikrowolnovkached – крокодил
- lirik lagu so far so fus – mr. selvtillid
- lirik lagu walter sunrise – w 6th st. nights
- lirik lagu xxlolshit!! – the song when the thing happens