lirik lagu marĉela (ita) – maljunulo kaj infano
[teksto de “maljunulo kaj infano” ft. marĉela]
[strofo 1]
jen iris du h0m~j, maljuna kaj juna
promene renkonte al horo vespera
pulvora kurteno ruĝigis la fonon
dum brilis la suno per lumo malvera
la vasta ebeno senfine ebenis
ĝis homa okulo sukcesis alveni
malestis hom~spuroj, la tutan ĉirkaŭon
nur sombraj konturoj de turoj el fumo
[strofo 2]
la du plupromenis, la tago forsvenis
kaj la maljunulo plorante parolis
kun fora animo, malsekaj okuloj
postvagis memorojn pri tagoj pasintaj
maljunuloj suferas ruinojn pro aĝo
ne povas distingi realon de revoj
maljunuloj ne scias, en sia memoro
distingi en revoj malveron de vero
[strofo 3]
kaj li diris plue, pri tiu ebeno
“imagu ĉi tion kovrata per greno
imagu la fruktojn, imagu la florojn
kaj ĝuu la voĉojn, la buntajn kolorojn
ĉi tie ĝis vido en foro sin perdis
kreskadis la arboj kaj ĉio bril~verdis
kaj falis la pluvo kaj markis la sunoj
la ritmon por h0m~j kaj por la sezonoj”
[strofo 4]
ekhaltis la knabo kun stranga mieno
ĉar antaŭ li estis tutnova mirsceno
kaj la maljunulon li petis rev~voĉe
“mi ŝatas fabelojn, nun pliajn rakontu”
you might also like
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu vivi – płaczę ona dochodzi
- lirik lagu beth orton – arms around a memory
- lirik lagu 09pea$ – c pas assez
- lirik lagu sohodolls – letter to my ex (thank you, goodbye)
- lirik lagu westberlinbandit – scammer & finesser
- lirik lagu lilly ahlberg – nervous baby
- lirik lagu turisti – tippa-t
- lirik lagu kirsty maccoll – my affair (olive groove mix)
- lirik lagu dj dax – kamui
- lirik lagu ploomy – не вдвоём (snippet 21/09/22)