lirik lagu manŭel (ita) – la nokto
[teksto de “la nokto” ft. manŭel]
[strofo 1]
pri vi ne pensas, mi dumtage
sed, nokte, mi malbenas vin
kaj, kiam fine matenruĝas
ĉirkaŭas nur malpleno min
[strofo 2]
la bildo via grandas, nokte
sed vane strebas mi ĝin kapti
vi amuziĝas min turmenti
vi, nokte, frenezigas min
[rekantaĵo]
la nokto frenezigas min, frenezigas min
[strofo 3]
pervoĉe ŝiras vi l’ mallumon
kie vin serĉi mi ne scias
mi aŭdas vin, l’ esper’ revivas
kaj vin mi amas ĉiam pli
[strofo 4]
vi reaperas dum tempero
flugtuŝas min, etendas manon
sed mia sango glaciiĝas
kiam, ridante, vi forfuĝas
[rekantaĵo]
la nokto frenezigas min, frenezigas min
[instrumenta]
[strofo 5]
vi reapеras dum tempero
flugtuŝas min, etеndas manon
sed mia sango glaciiĝas
kiam, ridante, vi forfuĝas
[rekantaĵo]
la nokto frenezigas min, frenezigas min
[strofo 6]
la tago brilas pacoplena
kaj via bildo vaporiĝas
ĉu vi atingas iun alian?
la duboj frenezigas min
[rekantaĵo]
la nokto frenezigas min, frenezigas min
frenezigas min
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu noujaiem – time
- lirik lagu oneder mc – рычание в сети (growling on the net)
- lirik lagu zay kenne – over
- lirik lagu вэйн123 (vane123) & charli321 – ирак
- lirik lagu yö – hullu pulu
- lirik lagu frenzo harami x nseeb – ishqan de lekhe
- lirik lagu mr. hurley und die pulveraffen – scherenschnitte
- lirik lagu die form – automat 994
- lirik lagu akuuma – яркий сон (vivid dream)
- lirik lagu loc saint – dedication (outro)