lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu manŭel (ita) – io stulta

Loading...

[teksto de “io stulta” ft. manŭel]

[strofo 1]
mi tenos vin ĉe l’ telefono ĝis vi diros: „kunestos ni dum vesper’”
sed timas mi, ke por vin akompani hejmen el dancejo vanas l’ esper’

[rekantaĵo]
prefere en drinkejo ĉarma sidos, frandos glason ni da dolĉa vin’
kaj poste ĉion fuŝos mi, dirante ion stultan kiel „mi amas vin”

[ponto]
jes, mi scias, ke vi malestimas preskaŭ ĉion, kion faras mi por vi
vi volas nur novaĵojn kaj vi diras, ke al mi eĉ mankas fantazi’
[strofo 2]
senĉese mi baraktas por elpensi por vi frazojn de belega signif’
kaj poste ne kuraĝas ilin diri, eble taŭgus kelka nova modif’

[rekantaĵo]
perfektas nun l’ etos’, magia nokt’, parfum’ de floroj ebriigas min
sed eble ĉion fuŝos mi, dirante la stultaĵon, ke mi amas vin

[instrumenta]

[ponto]
jes, mi scias, ke vi malestimas preskaŭ ĉion, kion faras mi por vi
vi volas nur novaĵojn kaj vi diras, ke al mi eĉ mankas fantazi’

[strofo 3]
senĉese mi baraktas por elpensi belajn frazojn plensignifajn por vi
sed poste ne kuraĝas ilin diri, restas ili, do, kaŝitaj en mi

[rekantaĵo]
perfektas nun l’ etos’, magia nokt’, parfum’ de floroj ebriigas min
sed eble ĉion fuŝos mi, dirante la stultaĵon, ke mi amas vin

[eliro]
mi amas vin, mi amas vin, mi amas vin
mi amas vin, mi amas vin


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...