lirik lagu manŭel (ita) – ĉieleto linda
[teksto de “ĉieleto linda” ft. manŭel]
[strofo 1]
el la sierra morena „ĉieleto linda” nun venas kanto
jen du okuloj nigraj „ĉieleto linda” de kontrabando
la muŝon, kiun portas „ĉieleto linda” vi, ĉe la buŝo
al iu ajn ne donu „ĉieleto linda” por mi ĝin tenu
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
[strofo 2]
la birdo, kiu lasis „ĉieleto linda” la neston sian
se trovos ĝin loĝita „ĉieleto linda” pun’ meritita
via hejm’ el la mia „ĉieleto linda” distancas paŝon
kiam mi solas, donu „ĉieleto linda” vi ĉirkaŭbrakon
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
[strofo 3]
sagon en la aeron „ĉieleto linda” kupido lanĉis
kaj, kia stranga fato „ĉieleto linda” jen min li trafis
el la sierra morena „ĉieleto linda” nun venas kanto
jen du okuloj nigraj „ĉieleto linda” de kontrabando
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
[rekantaĵo]
aj, aj, aj, aj, kantu ne ploru
ĉar, se vi kantas, ĝojigas „ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu jackbox games – roomerang theme (let’s roomerang!)
- lirik lagu brenno creezy – fake
- lirik lagu lein – 32-600
- lirik lagu №2love – kill
- lirik lagu killgrape – зброя – single
- lirik lagu prplxdrunk – таблетки(tablets)
- lirik lagu kez – nummer 1
- lirik lagu emptychest – if not, then rot.
- lirik lagu euluca lab. – 面影 (omokage)
- lirik lagu stan el modelo – negro como yo