lirik lagu manŭel (ita) – ave maria, reĝino de la espero
[teksto de “ave maria, reĝino de la espero” ft. manŭel]
[rekantaĵo]
ave, ave maria, reĝino de la espero
vin mi salutas, ho madono de mia koro
[strofo 1]
ho sankta virgulino, de l’ vera amo la fonto
patrino de jesuo, nia savanto
asistu nin ĉiutage, kvazaŭ infanoj, prenu niajn manojn
kaj helpu nin elteni niajn penojn
[strofo 2]
sopiras al vi koroj, por la konsolo sia
vin vokas ĉiuj “panjo”, kun sento pia
protektu viajn filojn disajn sur la tuta ter’
ne lasu ilin en malsato aŭ sen liber’, mi preĝas
[strofo 3]
se l’ estonto malheliĝas, brilas pli viaj okuloj
kaj lumigas nian vojon per radio
sub gvidad’ sekura via, ni fariĝas kuraĝuloj
dank’ al helpo via, timigas nin nenio
[strofo 4]
vortojn miajn, do, aŭskultu, vin mi preĝas kun fervoro
dipatrino, estas vi nia espero
vi donas al ni certecon, ke en ĉi mondo triumfos la bono
propetu dion pri paco kaj frateco
por ni pri lia pardono
[rekantaĵo]
ave, ave maria, reĝino de la espero
vin mi salutas, ho madono de mia koro
[instrumenta]
[strofo 5]
tutkore vi kompatas pekulon pentofarintan
neniam vi forlasas filon vojerarintan
fortigu l’ malsanulojn, portu al ili resanigon
aŭ donu almenaŭ sanktan rezignacion, mi preĝas
[strofo 6]
se danĝero proksimiĝas, tenu min flanke de vi
ĉiam z~rg~s vi pri filo vin vokanta
via ĉeno rozaria estas la ankro por mi
subtenil’ por ĉiu filo vin amanta
[strofo 7]
nun, mi petas, dipatrino, per ĉi~humila preĝado
montru celon al nia surtera paŝado
vi tion faros sendube, ni sopiras al nura provizo
pretigu por viaj filoj, de vi apude, lokon en paradizo
[rekantaĵo]
ave, ave maria, reĝino de la espero
vin mi salutas, ho madono de mia koro
[rekantaĵo]
ave, ave maria, reĝino de la espero
vin mi salutas, ho madono de mia koro
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu of mice & men – tether
- lirik lagu la flor (라플로르) – to my spring
- lirik lagu mike oxlong – lottery ticket
- lirik lagu mississippi john hurt – monday morning blues (l.o.c. recordings, vol. 1)
- lirik lagu doug fenske – human (epilogue)
- lirik lagu the slats – flip the script
- lirik lagu carol cleveland sings – she’s on my mind
- lirik lagu vodka boys (dfa) – nikobash
- lirik lagu wheatus – tipsy
- lirik lagu helabroke – unu