lirik lagu kore (fra) – pro mi
[teksto de “pro mi” ft. kore]
[preludo]
pro tia sento, jen suferas mi
en mia esto naskiĝas la sufer’
per kia sorto ĝin forturnos mi?
kiel kaptito kredante al esper’
[strofo 1]
pro tia sento, jen suferas mi
en mia esto naskiĝas la sufer’
per kia sorto ĝin forturnos mi?
kiel kaptito kredante al esper’
[rekantaĵo]
pro mi, la suno flagras aliloke
nebulo regas
pro mi, malbono ridas spit~provoke
nenio al mi flegas
[strofo 2]
pro ia vundo ene funde de mi
ve, jam denaske ŝvebas la mister’
per kia vorto ĝin konfesos mi
kiom da temp’ daŭros la infer’
[rekantaĵo]
pro mi, la suno flagras aliloke
nеbulo regas
pro mi, malbono ridas spit~provoke
nenio al mi flеgas
[strofo 3]
en hor’ de pleja medicino
per kuracil’ ĉu eblas la liber’?
mil kuracistoj jam prizorgis min
ho! neniu flegas la mizeron
[rekantaĵo]
pro mi, la suno flagras aliloke
nebulo regas
pro mi, malbono ridas spit~provoke
nenio al mi flegas
[instrumenta]
[strofo 4]
temas pri ena psika fajro
mi ja sopirus al liber’
en mia vivo nur koŝmaro
plej ene de tiu aĉa lucifer’
[rekantaĵo]
pro mi, la suno flagras aliloke
nebulo regas
pro mi, malbono ridas spit~provoke
nenio al mi flegas
[gitarsoloo]
[rekantaĵo]
pro mi, la suno flagras aliloke
nebulo regas
pro mi, malbono ridas spit~provoke
nenio al mi flegas
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu picas (prt) – orquídeas
- lirik lagu timp music – mr. piss interlude
- lirik lagu gwuaps – october
- lirik lagu sean lennon – blame beelzabub
- lirik lagu gxner. – runnin it
- lirik lagu 2 faced – lastik
- lirik lagu dasilva coin – numero 1
- lirik lagu jc hipster – so bad
- lirik lagu rey pirín – liga no dan
- lirik lagu nane – bag un blunt (live)