lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu kateřina kudlíková – brulas kisoj dum nokto kaj tag’

Loading...

[teksto de “brulas kisoj dum nokto kaj tag'” ft. kateřina kudlíková]

[strofo 1]
mi ne komprenas ĝin, ke ĉiam sekvas aminklin’
se proksimiĝas vir’ al mi
rigardas min kaj kisas miajn manojn li
kaj oni diras pli, ke sorĉon elradias mi
al tiu sorĉmagi’ neniu vir’ rezisti havas forton li
sed kiam ardas ruĝa lum’ je noktomeza hor’
min spektas ĉiuj vir’ kaj nun mi sentas en la kor’
[rekantaĵo]
brulas kisoj dum nokto kaj tag’
mola, blanka, fleksema la brak’
en la steloj mi legas instruon
donu kisojn, amoĝuon
ja en danc’ skuas min emoci’
per okul’ virojn logas al mi
en ekstaz’ gvidas min la imag’
brulas kisoj dum nokto kaj tag’

[strofo 2]
ja trafluadas min sovaĝ’ sango de dancistin’
patrino mia jar’ post jar’
reĝin’ de danco estis ŝi en alkazar’
ŝi estis bela in’, en sonĝ’ mi ofte vidis ŝin
je frap’ de tamburin’ kaj dancsovaĝ’
l’ okuloj ja vidis ŝin
en mi denove vivas ŝi, mi ludas per amor’
je noktomezo dancas mi kaj sentas en la kor’

[rekantaĵo]
brulas kisoj dum nokto kaj tag’
mola, blanka, fleksеma la brak’
en la steloj mi legas instruon
donu kisojn, amoĝuon
ja en danc’ skuas min еmoci’
per okul’ virojn logas al mi
en ekstaz’ gvidas min la imag’
brulas kisoj dum nokto kaj tag’


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...