lirik lagu kajto – ni hisu la velojn
[teksto de “ni hisu la velojn” ft. kajto]
subiris jam la luma sun’
la ŝipo laca dormas nun
en la haveno post vojaĝ’
ripozas nun la ekipaĵ’
maristoj tra la stratoj vagas
dum aliaj brandon pagas
kaj post plezura aventur’
jen ŝipen ili kantas nur
ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent’
finfine ni foriru en ĝusta moment’
ni kuraĝas forveli, esper’ en la kor’
la ŝip’ estas preta, ni iru nun for
post longa nokt’ en luna lum’
kaj tro facila amindum’
la viroj nun kun iluzi’
dormante pensas nur pri ŝi
sed frumaten’ retrovas sin
forgesita jam la karulin’
ĝojigas nur la vent’ de l’ mar’
ekkantas jam la maristar’
ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent’
finfine ni foriru en ĝusta moment’
ni kuraĝas forveli, esper’ en la kor’
la ŝip’ estas preta, ni iru nun for
sur ŝaŭma akvo velas ĝi
kun vasta maro antaŭ si
fidinda por la maristar’
ĝi estas hejmo sen kompar’
neniu loko sur la ter’
plibonas kontraŭ la mizer’
mildiĝas bone akra sent’
forigas ĝin la mara vent’
ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent’
finfine ni foriru en ĝusta moment’
ni kuraĝas forveli, esper’ en la kor’
la ŝip’ estas preta, ni iru nun for
ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent’
finfine ni foriru en ĝusta moment’
ni kuraĝas forveli, esper’ en la kor’
la ŝip’ estas preta, ni iru nun for
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu bva – be gone bitches
- lirik lagu mili (indie) – iron lotus (key ingredient ver.)
- lirik lagu endie – help me
- lirik lagu cooltime kids – 59th street bridge song (feeling groovy)
- lirik lagu cheffamc – s.a.d
- lirik lagu drifted the band – spiderman
- lirik lagu 4упuk (chupik) – 26.04.2022
- lirik lagu arden jones – ordinary
- lirik lagu white punk – unreleased (snippet 26.05.22)
- lirik lagu lee viab – московский отель (moscow hotel)