lirik lagu kajto – la velŝipo magdalena
[teksto de “la velŝipo magdalena” ft. kajto]
sur la velŝipo magdalena
la matenmanĝo estas jena
bifsteko kun botelo plena
hej! hej! la vivo dura
la matenmanĝo estas jena
bifsteko kun botelo plena
hej! la vivo dura
maristoj staras sur ferdek’
la mastro krias per laŭta blek’
mi pagos pluson sen domaĝ’
se vi ne plendos dum vojaĝ’
“ne, ne” diras la maristoj bravaj
ne, ne, ne
ni preferas plendi (ni preferas)
ni preferas plendi ja
sur magdalena ŝvitas plage
ĉiu maristo, li senblage
deĵoras eĉ tri horojn tage
hej! hej! la vivo dura
ĉiu maristo, li senblage
deĵoras eĉ tri horoj tage
hej! la vivo dura
maristoj staras sur ferdek’
la mastro krias per laŭta blek’
mi pagos pluson kun plezur’
por unu kroma horo nur’
“ne, ne” diras la maristoj bravaj
ne, ne, ne
fakte ni laboras tro (fakte ni la)
fakte ni laboras tro
ne mankas rum’
ne mankas vinoj
ni havas kargon de putinoj
por ĉiu vir’ po tri knabinoj
hej! hej! la vivo dura
mi havas kargon de putinoj
por ĉiuj vir’ po tri knabinoj
hej! la vivo dura
maristoj staras sur ferdek’
la mastro krias per laŭta blek’
mi pagos pluson pli kaj plu
se kontentiĝos vi per du
“ne, ne” diras la maristoj bravaj
ne, ne, ne
ne sufiĉas trio da (ne sufiĉas)
ne sufiĉas trio da
“ne, ne” diras la maristoj bravaj
ne, ne, ne
ne sufiĉas trio da (ne sufiĉas)
ne sufiĉas trio da
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu b.j. thomas – sail on atlanta
- lirik lagu barkmarket – shiner
- lirik lagu j reno – body bag raps
- lirik lagu skorpion – тянут руки (pulling hands)
- lirik lagu doly flackko – la adrenalina
- lirik lagu zionrambe – sick as hell (feat. uriah)
- lirik lagu stodže – često
- lirik lagu dee alejandro – la carta
- lirik lagu lonely plug – bliki
- lirik lagu them airs – exploded whip