lirik lagu jonny m – verduloj
ĵigi ĵinĵan-
ĵigi jonny m! oh jes!
ne ĉiu verdulo ŝatas la regeon.
sed tamen mi volas, ke vi kunkantu nun.
kaj ĉiu verdulo ŝatas la dancadon.
do uloj, bonvole moviĝu la korpoj tuj.
ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
jes ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
ne ĉiu verdulo restos ĝis la fino.
sed ĉiu kabeinto certe ne forgesos nin.
verdaj papoj ĝenas la novulojn.
eternaj komencantoj ili restos nun.
ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
(denove)
ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
ne ĉiu verdulo emas krokodili,
sed ĉiu verdulo parolas „lingvojn du”.
handikapuloj, vi estas bonvenaj!
ekĝoju la ritmon, la kanton posedas vi.
ĉiam post renkontiĝ’
la sindromo trovas min:
mi volas reen. festi
kun verduloj ĉiuflanke.
ĉiam post renkontiĝ’
realeco tristigas min.
mi volas reen, danci kun miaj
strangaj mojosaj amikoj.
ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
jes ĉiu (ĉiu)
verdulo (verdulo)
akceptu ĉiun grupon
de nia komunumo!
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu mikael daniyel – 2am in ldn
- lirik lagu jacob whitesides – the letter
- lirik lagu cassiane e jairinho – força do amor
- lirik lagu remi – livin’
- lirik lagu eldest 11 – back stabber
- lirik lagu the revivalists – men amongst mountains
- lirik lagu vector feat. a. o. – duty (skit)
- lirik lagu stef chura – becoming shadows
- lirik lagu migos – brown paper bag
- lirik lagu sepultura – sworn oath