lirik lagu jomo (fra) – la fumo
[teksto de “la fumo” ft. jomo]
[strofo 1]
gvatas ĉe fenestro la oldulo
kaŝobservas ombrojn la okulo
ĉiu eta bruo sur la strat’
haltigas ritmon de korbat’
jam delonge estas li viktimo
ek de nigra tempo de la timo
eĉ ekdormi povas li ne plu
en kap’ resonas bota bru’
[rekantaĵo]
oj, kiam fumo supreniris
oj, supreniris ĝis ĉiel’
oj, ĝi kunprenis la animojn
de la prirabitoj de l’ kruel’
[strofo 2]
la vizaĝon vidas la oldulo
ridetantan sur la murangulo
flaviĝitan bildon el odes’
kiun ne ŝtelis la forges’
kiel ne plu pensi al teruro
al petantaj krioj sub torturo
gravuritaj en memora fak’
kiel numero sur la brak’
[rekantaĵo]
oj, kiam fumo supreniris
oj, supreniris ĝis ĉiel’
oj, ĝi kunprenis la animojn
de la prirabitoj de l’ kruel’
oj, kiam fumo supreniris
oj, supreniris ĝis ĉiel’
oj, ĝi kunprenis la animojn
de la prirabitoj de l’ kruel’
oj, kiam fumo supreniris
oj, supreniris ĝis ĉiel’
oj, ĝi kunprenis la animojn
de la prirabitoj de l’ kruel’
oj! hej!
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu sub zero project & ran-d – one last time
- lirik lagu clonnex – кодеїнослав (codeinoslav)
- lirik lagu renforshort – i miss myself
- lirik lagu nick strand – cruel summer
- lirik lagu shores of acheron – crystal queen
- lirik lagu francis águila – de nuevo
- lirik lagu mondo grosso – move into the night
- lirik lagu chidinma – oh baby
- lirik lagu give my remains to broadway – returnal (skeleton key)
- lirik lagu yumee – certo ou errado