lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ĵak le puil – sen elizi’

Loading...

[teksto de “sen elizi'” ft. ĵak le puil]

[rekantaĵo]
mi ŝatus verkadi kanzonon
sen elizi’
pu! eraris mi
mi ŝatus verkadi kanzonon
sen elizi’
pu! rezignas mi!

[strofo 1]
sed!
se kredi la grandan barbulon
viktor hugo
pri la inspir’
ja temas grandparte pri ŝvito
do kial ne
persistus mi?
[strofo 2]
mi do provos verki kanzonon
ŝvitados mi
ja nur por vi
sed petas mi ne ĵetu ŝtonon
se ne hodi’
sukcesos mi!

[strofo 3]
kun aro da bonaj vortaroj
jen duboj for
jen helpo por
alveno de multaj dolaroj
ĉefverkojn ja
‘stos multe da!

[strofo 4]
ĉu mi verkus tuj amkanzonon?
mi amas vin
vi amas min
sufiĉas elekti sezonon
aŭtunon ne
kaj vintron ve!

[strofo 5]
nun restas printempo, somero
kaj povos mi
plurevi pri
blondino kaj ŝia tenero
ensorĉas ŝi
ĝojеgas mi!
[strofo 6]
ĝojegas mi, sed ĉi kanzono
malriĉas tre
vе, re kaj re
ja ŝajnas ke sen leksikono
sen
botel’ da vin’
alvenas fin’!

[rekantaĵo]
mi provis verkadi kanzonon
sen elizi’
ne sukcesis mi
mi provis verkadi kanzonon
sen elizi’
pu! rezignas mi


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...