lirik lagu ĵak le puil – revenas mi
[teksto de “revenas mi” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
neĝadis re ĉe l’ ekvator’
pluvetis nur ĉe la bankiz’
ne plu laboras la kastor’
ĉielo bluas en pariz’
ho! kara, strangas la sezon’
eliru ne, ke ŝirmu l’ pord’
kirliĝas mondo sen rezon’
jen gela sud’ kaj ŝvita nord’
[refreno]
faru fajron en la kamen’
venas mi al hejm’
gravas nur la varmeco en
gravas nur ni mem
[strofo 2]
la sejno ŝajnas dum junaĝ’
kaj sensufera pro veter’
mi sekvas ĝin kaj sen vilaĝ’
laŭiras tra la atmosfer’
ho! kara, strangas mia kor’
la tempo rejunigas min
deziras ne mi pro rigor’
soleci dum la vintra fin’
[refreno]
faru fajron en la kamen’
venas mi al hejm’
gravas nur la varmeco en
gravas nur ni mem
[strofo 3]
post mia granda viv~vojaĝ’
rememoraĵon de valor’
kunportas mi en la pakaĵ’
la emon pri ĝardenlabor’
[refreno]
faru fajron en la kamen’
venas mi al hejm’
gravas nur la varmeco en
gravas nur ni mem
[eliro]
faru fajron en la kamen’
venas mi al hejm’
vintro povas foriri jam
gravas nur la am’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu anderson jedid – anxiety
- lirik lagu og kashaloot – прогноз погоды (weather forecast)
- lirik lagu peyton james – all over me
- lirik lagu fxbricio – hurt
- lirik lagu raz – hallelujah
- lirik lagu melis (no) – hello love
- lirik lagu sk3whooa – molotov
- lirik lagu yung gum – genocide
- lirik lagu bill haley & his comets – shake rattle and roll (1960)
- lirik lagu laska – purple, blue