lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ĵak le puil – hejmo

Loading...

[teksto de “hejmo” ft. ĵak le puil]

[strofo 1]
junaj geedzoj ĝin aĉetis
ŝi kudris; najlis li. kaj ligno
kun ŝtofo ordigite netis
kaj meblo ŝajnis amosigno

ili vivadis pene, ŝpare
sed ĝoje, kreis sian neston
revadis pri la hejmo pare
kaj prifieris tolokeston
tapetis murojn, plantis florojn
preparis robojn por la tria
kiu alportis ja laborojn
sed igis hejmon ĝojradia

pli da infanoj; pli da penoj
da maltrankvilo, kaj sufero
pli da laboroj, pli da benoj
da estonteco kaj espero

mebloj akiris siajn mitojn
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn
mezaĝa paro jubileis

mebloj akiris siajn mitojn
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn
mezaĝa paro jubileis

bombo detruis dum sеkundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn
kaj lasis sur malpura grundo
nur mеblopecojn, sangajn membrojn


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...