lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ĵak le puil – dormu dolĉe, anĝeleto!

Loading...

[teksto de “dormu dolĉe, anĝeleto!” ft. ĵak le puil]

[enkonduko]
ĉar jam estas malfrua vespero, mi ŝatas prezenti al vi lulkanton
en ĝi, mi alparolas la idon kiel anĝeleton
vi scias, ke en la mezepoko, kristanaj teologoj disputis pri la sekso de anĝeloj
nun estas ĝenerala firma konvinko, ke anĝeloj estas sekse neŭtraj
tial vi povas apliki tiun ĉi kanton por ĉiu infano, indiferente ĉu estas bubeto aŭ knabino
jen do, lulkanto por anĝeleto

[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dormu dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero
sonĝu pri la degenero
dormu, anĝеleto, sonĝu dolĉe, abunde
jam еstas nokto sur tero
[strofo 1]
morgaŭ vin vekos trafika bruaĉo
krakoj de aviadila fulmkraŝo
morgaŭ jen estos denove la ŝanco
ĝui la kriĉon de la ambulanco
tati’ – tata’ – tati’ – tata’!

[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dormu dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero

[strofo 2]
morgaŭ vi spiros tutfreŝan aeron
gasojn venenajn, kaj ĉerpos esperon
brilos la suno jen laŭ la sezono
kun la aŭ sen la fifama ozono
pri riskoj kaj kromefikoj de l’ kontraŭozona medikamento, konsultu vian apotekon aŭ kuraciston!

[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dormu dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero

[strofo 3]
morgaŭ ni ludos sur la rubomonto
iros ni rekte al ĝia la fonto
la paradizo de konsumantaro
ni aĉetados en superbazaro
kokakolaon, jes, anĝeleto, barelojn da kokakolao!
[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dormu dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero

[strofo 4]
morgaŭ vizitos ni belan muzeon
vidos vi lastan natur~konservejon
plenan de plantoj, de bestoj kaj floroj
jam ekstermitaj miliardojn da horoj
it’s wonderful!
estas mirplene!
very nice!
vere belete!
tiel sopire ĝemas maljunaj geturistoj en la muzeo!

[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dormu dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero

[strofo 5]
morgaŭ ni vin ja belege dorlotos
radioaktive tre riĉe ni dotos
per la rubaĵ’ de atomaj centraloj
la heredaĵo por miloj da jaroj
ne anĝeleto, vi tute ne sentos la morton pro radioj nukleaj!
ho, se ankaŭ ni jam havus tiom belan, sensuferan vivofinon!
[rekantaĵo]
dormu, anĝeleto, dorme dolĉe, profunde
jam estas nokto sur tero
sonĝu pri la degenero
dormu, anĝeleto, sonĝu dolĉe, abunde
jam estas nokto sur tero
jam estas nokto sur tero
jam estas nokto sur tero


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...