lirik lagu inspiro – al komencantoj
[teksto de “al komencantoj” ft. inspiro]
[enkonduko]
a, b, c, ĉ, d, e
a, b, c, ĉ, d, e
[strofo 1]
la unuan lecionon
jam komencis kursgvidanto
komencantoj lin aŭskultas
kun tre granda interes’
flanke sidas prezidanto
nia kara prezidanto
kaj rigardas komencantojn
kun espero kaj kares’
[rekantaĵo]
komencantoj, komencantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ esperantuj’
komencantoj, komencantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ esperantuj’
[strofo 2]
ni ja iam ankaŭ estis
nur timemaj komencantoj
sed malfortaj ni ne estis
tiam junaj estis ni
kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn
tiujn la plej belajn kantojn
la unua leciono
ŝajnas rava simfoni’
[rekantaĵo]
komencantoj, komencantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ esperantuj’
komencantoj, komеncantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ espеrantuj’
[strofo 3]
baldaŭ iĝos vi la samaj
spertaj gesamideanoj
kaj la vasta verda mondo
estos via por ĉiam
plivastiĝu nia rondo
plimultiĝu niaj vicoj
por fidelaj geamikoj
esperanto estu am’
[rekantaĵo]
komencantoj, komencantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ esperantuj’
komencantoj, komencantoj
bone lernu esperanton
kaj akiros vi amikojn
en la land’ esperantuj’
[eliro]
a, b, c, ĉ, d, e
a, b, c, ĉ, d, e
a, b, c, ĉ, d, e
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu sheder – muszę uciec
- lirik lagu kollegah – kuck auf das gold, mois, auf dem black rolls royce
- lirik lagu kay boy 65 – assault rifle
- lirik lagu brennan savage – feel alive
- lirik lagu asa luke – god almighty
- lirik lagu konrad – no light in your eyes
- lirik lagu stefanos pitsiniagkas – aman aman (αμάν αμάν)
- lirik lagu portrait (r&b) – precious moments
- lirik lagu t.a. loc – ведь ты (but you)
- lirik lagu tracy 2 mars – love no thot