lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu gido (ita) – tro valoras por mi

Loading...

[teksto de “tro valoras por mi” ft. gido]

[strofo 1]
ŝi pro glaso da franca vin’
vizitis min, vizitis min
ŝi ĉirkaŭrigardis, surkraĉis la manplatojn
kaj tuj ordigis kaj potojn kaj patojn
sof~kusenojn poste fleksis en la mez’
laŭ lerta dom~mastrina procez’

[rekantaĵo]
mi scias ke ino el ĉi speci’
tro valoras por mi
tro valoras por mi
[strofo 2]
poste ek al nova ĉapitro
kaj puris vitro, kaj puris vitro
mi kredas ke tia talento estas fakto
venanta nur el patrina la lakto
fine ĉie regis poluro kaj pur’
sur ŝia jupo nur spur’ de malpur’

[rekantaĵo]
mi scias ke ino el ĉi speci’
tro valoras por mi
tro valoras por mi

[strofo 3]
pendis jupo kun makulo
en la angulo, en la angul’
trikita kalsono aperis tute nova
tre varma kontraŭ la vento trablova
ĝin ŝi povis laŭvole per nura sku’
faligi ĝis sub sia genu’

[rekantaĵo]
mi scias ke ino el ĉi speci’
tro valoras por mi
tro valoras por mi
[strofo 4]
veninte kun sia dentopasto
ŝi restis gasto, ŝi restis gast’
ŝi ploris ĉar mi diris “restu trankvila”
dum ŝi invitis al ludo facila
el la libro “ĝuo por du” pli~malpli
havebla preskaŭ en ĉiu staci’

[rekantaĵo]
mi scias ke ino el ĉi speci’
tro valoras por mi
tro valoras por mi

[strofo 5]
sed mi diris “ne plu da ekscito
en mia lito, en mia lit’
atendu ĝis morgaŭ, atendu, sed sen ploro
venos amiko kun ĝusta humoro”
ŝi nun loĝas ĉe li, brodis ŝi sen pen’
la nomon de li sur ĉiu kusen’

[rekantaĵo]
mi scias ke ino el ĉi speci’
tro valoris por mi
tro valoris por mi


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...