lirik lagu gianfranco molle – la vojo
[teksto de “la vojo” ft. gianfranco molle]
[strofo 1]
tra densa mallumo briletas la celo
al kiu kuraĝe, kuraĝe ni iras
simile al stelo en nokta ĉielo
al ni la direkton ĝi diras
kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj
nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ h0m~j
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj’ elektita
[strofo 2]
nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon, la vojon celitan
eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboras la monton granitan
l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro
[strofo 3]
ni semas kaj semas, neniam laciĝas
pri l’ tempoj еstontaj, estontaj pensante
cеnt semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas
ni semas kaj semas konstante
“ho, ĉesu!” mokante la h0m~j admonas
“ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas
“obstine antaŭen! la nepoj vin benos
se vi pacience eltenos”
[strofo 4]
se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn, foliojn deŝiras
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj
ni forton pli freŝan akiras
ne mortos jam nia bravega anar’
ĝin jam ne timigos la vento, nek star’
obstine ĝi paŝas, provita, hardita
al cel’ unufojon signitan
[strofo 5]
nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon, la vojon celitan
eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboras la monton granitan
l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon, post longa laboro
atingos la celon en gloro
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu sadphirelake – waterstyle
- lirik lagu jason ross – slow it down
- lirik lagu superp0s – i’m not jesus i ain’t coming back
- lirik lagu 鈴木愛奈 (aina suzuki) – はつこい (hatsukoi)
- lirik lagu yaesp – n.w.u.w
- lirik lagu neomadic – lifestyle
- lirik lagu dogeniko – ashes
- lirik lagu vxon – luv is
- lirik lagu pharaoh (chn) – 飞行随笔 pt.2 (airplane freestyle pt.2)
- lirik lagu 超特急 (chotokkyu) – クレッシェンド (crescendo)