lirik.web.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ĝanfranko – tiu ul’ (kamarado gramŝi)

Loading...

[teksto de “tiu ul’ (kamarado gramŝi)” ft. ĝanfranko]

[strofo 1]
la tagon de lia alven’
rekte el land’ sardia
en serĉo de studa posten’
aspektis li aplombe pri ĉio scia
li havis certe neproporcian kapon
enŝultriĝintan fuĝe de frostofrapo

[rekantaĵo]
mi tion sciis, tiu ul’
mi jam konsciis, tiu ul’
certe ne daŭros longe sur nia tero
[strofo 2]
sidis li longe dum tutaj tagoj
fermita en kamero
eble li studis, sed liaj agoj
ĉe mi ne trovis lokon por konsidero
studenta gajo mankis en la rigardo
sed li, ne forgesu, estis ĝibul’ kaj sardo

[rekantaĵo]
mi tion sciis, tiu ul’
mi jam konsciis, tiu ul’
certe ne havos li grandan karieron

[strofo 3]
liajn okupojn preter studado
neniam mi atentis
sed de la komenco mi divensentis
ke tiu ul’ inklinas al agitado
mi tuj komprenis ke li socialistas
pri flaro de ĉi h0m~j mi fake istas

[rekantaĵo]
unuavide, tiu ul’
mi tuj komprenis, tiu ul’
baldaŭ ricevos la merititan pagon
you might also like
[strofo 4]
post kelkaj jaroj, mi pro hazardo
eksciis kun mirsento
ke tiu ul’, ke tiu sardo
iel li elektiĝis ĉe parlamento
certas ke parlamento momente nulas
tamen ne tiajn h0m~jn en rom’ postulas

[rekantaĵo]
unuavide, tiu ul’
mi tuj komprenis, tiu ul’
iel klopodos por lerta elturniĝo

[strofo 5]
sed mi eksciis ke je finfino
oni ekaktiviĝos
por dudek jaroj li malliberiĝos
ŝparos ni tiel penon de elimino
ĉar li malsanas kaj mi asertas veron
ke ne vivante li lasos la karceron

[rekantaĵo]
mi tion sciis, tiu ul’
mi jam konsciis, tiu ul’
jen estas fino por revoluciul’


Lirik lagu lainnya:

LIRIK YANG LAGI HITS MINGGU INI

Loading...