lirik lagu ĝanfranko – ludoviko
[teksto de “ludoviko” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
jen mi venis al kongreso, sur la jako verda stel’
estis granda la impreso, ĉar kotizo estis ŝtel’
mi ĉeestis la inaŭguron kun malferma parolad’
tra la n0bla senta puro svarmis granda oscedad’
[rekantaĵo]
ludoviko, ne ploru vi pri ni
progresadas esperanto malgraŭ la forir’ de vi
[strofo 2]
jen alvenis mi hazarde al kunsid’ de komitat’
decidadis ili arde, ĉu la voston havas kat’
tie estis veterano ~ tridek jaroj de agad’
nur bezonis li vortaron por ke klaru parolad’
[rekantaĵo]
ludoviko, ne ploru vi pri ni
progresadas esperanto malgraŭ la forir’ de vi
[strofo 3]
la virinoj en la feloj tuj komprenis ĉion jam
ili fajfas pri la celoj – en kongreso gravas am’
vicurbestro retorikis pri mirinda fak’ de ni
sеd kongreson li trapikis, ĉar la anglan uzis li
[rekantaĵo]
ludoviko, ne ploru vi pri ni
progresadas espеranto malgraŭ la forir’ de vi
[strofo 4]
paroladis la urbestro, paroladis prezidant’
sed de amuzo estis estro nur virino~priserĉant’
mi komprenis en finfino ke nur unu estas voj’
kaj decidis mi per ino iri vojon de la ĝoj’
[rekantaĵo]
ludoviko, ne ploru vi pri ni
progresadas esperanto malgraŭ la forir’ de vi
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu cielle – dreg heap
- lirik lagu dazzling walk – слепой дождь (blind rain)
- lirik lagu arny margret – the world is between us
- lirik lagu charusheel mane – jaan hamari
- lirik lagu mia kai – room
- lirik lagu fdl – miejscownik
- lirik lagu nguyễn đình vũ – ngày trái tim rơi lệ
- lirik lagu john holt – just out of reach
- lirik lagu reezy – moodswings
- lirik lagu koky – měsíc