lirik lagu ĝanfranko – la kanto pri manjo
[teksto de “la kanto pri manjo” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
pri manjo diros mi la tutan veron
ŝi falis dum printempo en riveron
kiam la vento vidis ŝian belon
el la rivero portis ŝin sur stelon
[strofo 2]
sola kaj sen memoro pri malĝojo
vi iris sen amrevo laŭ la vojo
sed venis reĝo sen iu ajn krono
tri fojojn li pordfrapis kun propono
[strofo 3]
kiel la luno blankis la ĉapelo
kaj kiel amo ruĝis la mantelo
kaj sekvi lin mi tuje estis preta
samkiel kajton sekvas knabo eta
[strofo 4]
okuloj varme belis sub la suno
okuloj lace belis sub la luno
li viajn lipojn kaj hararon buŝis
kaj per la mano vian talion tuŝis
[instrumenta]
[strofo 5]
kaj daŭris la ridetoj kaj la kisoj
ĝis fine restis sole la irisoj
vidantaj per okuloj de la steloj
ke tremis mi sub nokta la ĉielo
[strofo 6]
en la riveron laŭ la onidiro
vi falis glite dum la hejm~reiro
sed li ne volis kredi vian morton
cent jarojn li plu frapis vian pordon
you might also like
[strofo 7]
jen kanto nun pri vi, ho, manjo bela
vi loĝas nun en domo sur la stelo
samkiel la printempaj etaj floroj
nur tagon longis viaj vivohoroj
samkiel la printempaj etaj floroj
nur tagon longis viaj vivohoroj
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu dayouk swirzz – god
- lirik lagu shenath – final breath
- lirik lagu n a r o – shottas (bread n buttah)
- lirik lagu tae mackk – at the top!
- lirik lagu neen bowen – i’m waiting
- lirik lagu 1000say – let it die let it live!
- lirik lagu cocomelon – are we there yet? (flying in the sky)
- lirik lagu lilmuillet1 – yeh private lyfe
- lirik lagu ashhad haq – kol kol
- lirik lagu brotherhood of man – feels like i’m in love