lirik lagu akordo – la bosko fraksena
Loading...
la bosko fraksena tre klare parolas
per vortoj blovataj de l’ vento el ĝi;
dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
vizaĝoj amataj rigardas al mi
en revo malnovaj amikoj aperas
vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor’;
kun fl~stro mallaŭta folioj susuras
ĉe l’ bosko fraksena, la hejmo de l’ kor’
ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas
ariojn malnovajn aŭdadas orel’;
pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas
amikoj revenas al ter’ el ĉiel’
en ĉiu angulo vidiĝas najbaro
la karaj vizaĝoj ne plu estas for:
rigardas min ame malnov~amikaro
el bosko fraksena, la hejmo de l’ kor’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu jeune austin – flou
- lirik lagu goodmostlybad – aunty
- lirik lagu triplego – pop!
- lirik lagu lucas requena – el cuarteto del kun
- lirik lagu hiromi iwasaki – sumire iro no namida
- lirik lagu itef – you know what we did last summer
- lirik lagu rhodz – cut it free
- lirik lagu dax – dear alcohol
- lirik lagu david hodges – time machine
- lirik lagu lil blackout – dear god