
lirik lagu martin & la talpoj - gefratoj
[teksto de “gefratoj” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
ĉu vi min memoras estis ni kvazaŭ gefratoj?
surĉiele brilis la lumet’ de nia stel’
mi jam de longe ne plu pensas pri malnovaj tatukoj
sed vi trovis la portreton vian hieraŭ en la kel’
[rekantaĵo]
vi faradis oron
de rubaĵo kaj de gruz’
trovis fajron en la kor’
en la tempo de konfuz’
[strofo 2]
la lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis
kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu’
la fostojn al eterna amikeco ni dediĉis
kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu
[rekantaĵo]
vi faradis oron
de rubaĵo kaj de gruz’
blovis fajron en la kor’
en la tempo de konfuz’
[antaŭ~rekantaĵo]
kiam la stratoj estis niaj
ni ilin amis kun fervor’ kaj kora brul’
nun ili apartenas al aliaj
kaj en hejmurbo mia estas vi fremdul’
[rekantaĵo]
vi faradis oron
de rubaĵo kaj de gruz’
blovis fajron en la kor’
en la tempo de konfuz’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu code10 - gospel
- lirik lagu esham - el diablo
- lirik lagu unknown artist - white trash
- lirik lagu lil gunpla - moon
- lirik lagu cautious clay - burning up slow
- lirik lagu glitch gum - diana
- lirik lagu desperov - essense
- lirik lagu treasure (트레저) - volkno
- lirik lagu yungway - дважды (second time)
- lirik lagu zetazen - 29