
lirik lagu jomo (fra) - la koloro de la amo
[teksto de “la koloro de la amo” ft. jomo]
[strofo 1]
am’ kaŭzas la pasion
ĝojegon aŭ doloron
sed, kiu scias tion
ĉu havas ĝi koloron?
ne pintris leonardo
ĝin eĉ sur akvarelo
kaj ne mikelanĝelo
nek rusa avangardo
[rekantaĵo]
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
[strofo 2]
la amo estas blua
se estas ĝi tro frua
sed povas esti ruĝa
pro sentimento fuĝa
ĝi povas esti nigra
pro koro ege pigra
sed povas iĝi blanka
se estas ambaŭflanka
[rekantaĵo]
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
[instrumenta]
[strofo 3]
fojfoje estas griza
dum la momento kriza
kaj iĝas triste bruna
pro amorant’ tro juna
de mi la plej ŝatata
kolor’ estas konata
kun sentimento prava
akordas kolor’ flava
[rekantaĵo]
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
kio estas, kio estas
la kolor’ de la amo?
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu evie eve - overpowered
- lirik lagu uniqe, nkeeei & artem shilovets - лягушка (frog)
- lirik lagu stelios kazantzidis - esy monaha leipeis
- lirik lagu umse & nottz - woher und wohin
- lirik lagu eitan melody - outcast
- lirik lagu vin vinci - gdybym cofnął czas
- lirik lagu thebrainmaps - учитель vs ученик
- lirik lagu audra lynn - cross
- lirik lagu thahomey & skuna - shake!
- lirik lagu brennan savage - damage