
lirik lagu ĵomart kaj nataŝa - vivo en paŭzo
[teksto de “vivo en paŭzo” ft. ĵomart kaj nataŝa]
[enkonduko]
rigardu, kara
al nia mondo
al vivo via
[strofo 1]
ĉio aliiĝis post kelkaj ondoj
de l’ pandemio
ĉie aperis pro l’ kronviruso
la ŝanĝoj grandaj
ĉiun personon la ŝanĝoj tuŝis
en ĉiu lando
jes, certe bonaj estis apenaŭ
la lastaj jaroj
normala vivo iam revenos
post la koŝmaro
kaj eble baldaŭ, ni renkontiĝos
ne nur fejsbuke
ni kune kantos kaj estos feliĉaj
dum niaj ukoj
[refreno]
amikoj karaj
jam malaperas la baroj
kaj limoj, kaj barieroj
kaj ni renkontiĝos somere
[strofo 2]
ni sidis hejme pro la kontaĝo
pro grava kaŭzo
nek renkontiĝoj, nek vojaĝoj
vivo en paŭzo
ni nun vekiĝas el la dormado
el malsereno
ni lacas pro la atendado
pro l’ kvaranteno
[soloo]
[strofo 3]
zorgu pri vi kaj havu respekton
al h0m~ alia, al vivo alia
kaj gardu ĉiam, kaj ĉiam protektu
vian familion, vian familion
[refreno]
amikoj karaj
jam malapеras la baroj
kaj limoj, kaj barieroj
kaj ni renkontiĝos somerе
[strofo 4]
mi ege ŝatus ĉion forgesi
kiel inkubon
homa stulteco neniam ĉesos
kaŭzi perturbojn
en nunaj tagoj, tagoj intensaj
tempoj cinikaj
pri vi sopiras, pri vi mi pensas
pri vi sopiras, pri vi mi pensas
pri vi sopiras, pri vi mi pensas
karaj amikoj
[refreno]
amikoj karaj
jam malaperas la baroj
kaj limoj, kaj barieroj
kaj ni renkontiĝos somere
[eliro]
amikoj karaj
jam malaperas la baroj
kaj limoj, kaj barieroj
kaj ni renkontiĝos somere
[lyrics provided by genius。com]
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu dylan droll - matrix
- lirik lagu neovaii - daggers
- lirik lagu sxmon - топор (axe)
- lirik lagu love spirals downwards - sideways forest (acoustic mix)
- lirik lagu kamufle - gündüzçalar
- lirik lagu balcony weekend - moonlight
- lirik lagu nick leng - my mind is a mess in the morning
- lirik lagu the safe one - i'm still awake
- lirik lagu command sisters - i can do what i want to
- lirik lagu tejas nayak - depression