lirik lagu ĵomart kaj nataŝa - frua mateno
[teksto de “frua mateno” ft. ĵomart kaj nataŝa]
frua mateno, via rideto
staras sur tablo kafo
kelkaj minutoj kaj mi estas preta
en taga kaoso trafi
kelkaj minutoj kaj mi jam forgesos
pri l’ nokta mondo grandega
min jam atendas novaj impresoj
jam taga kaoso regas
min ĉirkaŭprenas ritmo labora
kuras tagoj laŭ rondo
sed via rideto en mia memoro
lumetas ankoraŭ longe
inter aferoj urĝaj kaj gravaj
certe do mi ne sukcesos
eĉ telefoni al vi, mia kara
kaj diri du vortojn karesajn
jen malantaŭe estas aferoj
mi iras hejmen laŭ vojo
kaj min atendas libera vespero
sed kial do mi malĝojas?
min ĉirkaŭprenas ritmo labora
kuras tagoj laŭ rondo
sed via rideto en mia memoro
lumetas ankoraŭ
min ĉirkaŭprenas ritmo labora
kuras tagoj laŭ rondo
sed via rideto en mia memoro
lumetas ankoraŭ longe
min ĉirkaŭprenas ritmo labora
kuras tagoj laŭ rondo
sed via rideto en mia memoro
lumetas ankoraŭ
naaaa naa naa naaaa naa naaa naa naa naa
kuras tagoj laŭ rondo
naaaa naa naa naaaa naa naaa naa naa naa
lumetas ankoraŭ longe
longe
longe
longe
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu jfreakthesizzlegod - sunrise prod lazarus maximum (official
- lirik lagu huubz - keshmarra
- lirik lagu yacu bou - bomba
- lirik lagu dylan lotus - every time
- lirik lagu aronchupa & flamingoz - tequila
- lirik lagu слава просто (slava prosto) - не умирай (don't die)
- lirik lagu audrey amadea - impromptu ballroom dancing
- lirik lagu legendury beatz - oje
- lirik lagu arsen dossan - dreams
- lirik lagu dwugłowy piotras - modliszki