lirik lagu jacques yvart - la invito por vojaĝo
[teksto de “la invito por vojaĝo” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
filin~fratineto
sonĝu pri kvieto
kunvivi en for’ azila
kaj ami sen zorgo
nur ami ĝis morto
en lando al vi simila
tra ĉiel~vualo
la suno per palo
revigus min pri la ĉarmoj
de via okulo
perfida, kun brulo
mistera, pro lum’ tra larmoj
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 2]
la meblojn ĉe l’ muro
briligus poluro
de jaroj en nia ĉambro
miksiĝus odoroj
de raraj sud~floroj
al la svaga spir’ de l’ ambro
ornam’ en abundo
speguloj sen fundo
la pomp’ oriente sorĉa
en ĉio al koro
parolus sonoro
de l’ patra pralingvo dolĉa
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 3]
sur ĉiu k~n~lo
jen dormas ĝangalo
de ŝipoj kun mar~vagemo
por esti la iloj
de viaj deziroj
alvenis de l’ mond~ekstremo
ĉe suno~subfalo
vestiĝas al valo
al la tuta urb’, al ondo
hiacinto kaj oro
ekdormas en gloro
de varma lum~klar’ la mondo
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu 3mg - costa rica
- lirik lagu fedall - desert eagle
- lirik lagu anime allstars - vollmond (dragonball z)
- lirik lagu og glock - error [outro]
- lirik lagu kid mos - 2010 depressed shades
- lirik lagu visixn - hiroshima
- lirik lagu nomu - waste
- lirik lagu phoenix rosary - king of hearts
- lirik lagu nø_øne - wym**
- lirik lagu major parkinson - moma