
lirik lagu gido (ita) - foriris vere longa temp'
[teksto de “foriris vere longa temp'” ft. gido]
[strofo 1]
foriris vere longa temp’
de nia renkontiĝo
ni interdonis eble tro
sed tamen ne ĝis finkonsum’
kaj ĉiun ĝenon pagis vi
ĉiun ofendon pagis vi
nur per precize sama mon’
kaj tute bone estis do
ĉar ne pardonus mi
ŝuldadon antaŭ vi
[instrumenta]
[strofo 2]
kaj se ni ree vidos nin
kaj se post kelkaj jaroj
vizaĝon havos vi en fin’
la mia ne perdiĝis jam
lernintaj estos ni sen dub’
malpli batali inter ni
kaj anstataŭe helpi nin
irigi vin al mem~detru’
tion delonge scias mi
sed kion gajnus mi?
[instrumenta]
[strofo 3]
ni ofte longe pensis pri
pri kuna maljuniĝo
oni maljunas, eble nе
min ĝenas multe la nesci’
mi tamеn fiksos kun certec’
por mi la tagon de la mort’
kaj se mi petos: “venu kun!”
mi kredas ke ne timos vi
vi ŝatas tiun vivon ĉi
samnule kiel mi
you might also like
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu rizza - остался собой (still myself)
- lirik lagu morroqua - травка (weed)
- lirik lagu the original cast of tell tale harbour - gotta go home
- lirik lagu landon morris - untethered
- lirik lagu bullet to the heart - black widow
- lirik lagu samanda francis - heather (stripped)
- lirik lagu elcammgguod - war ready
- lirik lagu jayniac jr. - operator
- lirik lagu guillermo garcia - cain
- lirik lagu jumbotown - hungry dog