
lirik lagu chantal (isr) - dum vespero aŭ mateno
Loading...
[teksto de “dum vespero aŭ mateno” ft. chantal]
[strofo 1]
dum vespero aŭ mateno
mi eliros al promeno
sub la mont’, en val’ arbara
staras akaci’ multjara
[strofo 2]
sorĉaŭguras ĝi pri l’ sorto
pri l’ estonta viv’ aŭ morto
mi divenos laŭ florbranĉo
kia estos la fianĉo?
[strofo 3]
li el kia venos lando?
el poluj’ aŭ litva rando?
ĉu en ĉar’ kun multa bono
aŭ kun sak’ kaj vag~bastono?
[strofo 4]
kia estos dot~trezoro?
perloj, ĉu koral’ en oro?
blonda li aŭ brun~vizaĝa?
estos vidvo aŭ junaĝa?
[strofo 5]
se li grizharulo estas
mi pri l’ geedziĝ’ kontestas
petos patron: — min mortigu
nur al li ne edzinigu
ĉar ne volas mi oldulon
sed junulon, nur junulon
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu 35cake - svet
- lirik lagu video video - forever tomorrow
- lirik lagu faryad - maintenance
- lirik lagu whitney houston - i wanna dance with somebody (single version)
- lirik lagu (341) nco - visionär
- lirik lagu esc.the.one - dirty bastard
- lirik lagu pricey trophy - rehab.
- lirik lagu hiuz - fejemből szól
- lirik lagu wednesday week - looking back
- lirik lagu r4k45h1 - i want u to know